Bible

 

Daniel 7

Studie

   

1 En la unua jaro de Belsxacar, regxo de Babel, Daniel havis songxon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun songxon, prezentinte la esencon de la afero.

2 Daniel komencis sian rakonton, dirante:Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la cxielo batalas inter si sur granda maro.

3 Kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.

4 La unua estis kiel leono, sed gxi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni desxiris de gxi la flugilojn, oni levis gxin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al gxi.

5 Jen ankaux dua besto, simila al urso, staris cxe gxia flanko, kaj tri kojnodentojn gxi havis en sia busxo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al gxi:Levigxu, kaj mangxu multe da karno.

6 Poste mi vidis ankoraux unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso gxi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al gxi.

7 Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; gxi havis grandegajn ferajn dentojn; gxi mangxegis kaj frakasis, kaj la restajxon gxi dispremis per la piedoj; gxi estis malsimila al cxiuj antauxaj bestoj kaj havis dek kornojn.

8 Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antauxaj kornoj estis elsxiritaj antaux gxi kun la radiko; kaj jen montrigxis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj busxon, kiu parolas malhumile.

9 Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidigxis la Antauxtempulo. Lia vesto estis blanka kiel negxo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, gxiaj radoj estis flamanta fajro.

10 Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.

11 Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj gxia korpo estis frakasita, kaj jxetita en fajron, por forbruli.

12 Ankaux de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj dauxro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj gxis difinita templimo.

13 Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la cxielo iris kvazaux filo de homo, venis al la Antauxtempulo, kaj estis alkondukita al Li.

14 Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke cxiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne cxesigxos, kaj lia regno ne detruigxos.

15 CXe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.

16 Mi aliris al unu el la antauxstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de cxio cxi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritajxo.

17 Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formigxos sur la tero.

18 Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.

19 Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al cxiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, mangxegis kaj frakasis kaj la restajxon dispremis per la piedoj;

20 kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur gxia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile, kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.

21 Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraux la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,

22 gxis venis la Antauxtempulo; tiam la jugxo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.

23 Kaj li diris:La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al cxiuj regnoj, kaj gxi mangxegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos gxin.

24 La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek regxoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antauxaj, kaj faligos tri regxojn.

25 Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn. Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.

26 Poste aperos jugxo, kaj gxi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermigxo.

27 Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.

28 CXi tie finigxas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Apocalypse Revealed # 435

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 962  
  

435. And their teeth were like lions' teeth. This symbolically means that matters of the senses, which constitute the lowest elements of the natural self's life, appeared to them to have power over all else.

Teeth symbolize the lowest elements of the natural self's life, which are called sensual, as discussed in no. 424 above. These sensual elements are of two kinds, one having to do with the will, the other with the intellect. Sensual elements having to do with the will are symbolized by women's hair, as said just above in no. 434; and sensual elements having to do with the intellect are symbolized by teeth. The latter, which is to say, sensual people caught up in falsities by conviction, appear to themselves to have power over everything, so that they cannot be overcome. Therefore the locusts' teeth, which symbolize such sensual elements, were like lions' teeth - a lion symbolizing power (no. 241).

That teeth symbolize the lowest elements of a person's life - those elements called sensual - and that when these are divorced from the interior levels of the mind, they are caught up in nothing but falsities and attack truths and destroy them, can be seen from the following passages:

With my soul I lie down among lions...; their teeth are a spear and arrows... (Psalms 57:4)

O God, destroy their teeth in their mouth! Turn aside the molars of the young lions... (Psalms 58:6)

...a nation has come up against My land, strong..., its teeth the teeth of a lion, and it has the molars of a fierce lion. (Joel 1:6)

...O Jehovah..., You have broken the teeth of the impious. (Psalms 3:7)

...a beast (came up from the sea), terrible, dreadful, and exceedingly strong, which had huge iron teeth; it was devouring and breaking in pieces... (Daniel 7:3, 7).

Blessed be Jehovah, who has not given us as prey to their teeth. (Psalms 124:6)

Since sensual people do not see any truth in its own light, but reason and argue about everything as to whether it is so, and since these altercations in the hells sound outside the hells like the gnashing of teeth, which regarded in itself is a colliding of falsity and truth, it is apparent what the gnashing of teeth symbolizes in Matthew 8:12; 13:42, 50; 22:13; 24:51; 25:30, and Luke 13:28; and in some measure what to gnash with the teeth symbolizes in Job 16:9, Psalms 35:15-16; 37:12; 112:10, Micah 3:5, and Lamentations 2:16.

  
/ 962  
  

Many thanks to the General Church of the New Jerusalem, and to Rev. N.B. Rogers, translator, for the permission to use this translation.