Bible

 

Amos 1

Studie

1 Vortoj de Amos, pasxtisto el Tekoa, kiujn li lauxvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, du jarojn antaux la tertremo.

2 Li diris:La Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; kaj ekfunebros la pasxtejoj de la pasxtistoj, kaj sekigxos la supro de Karmel.

3 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili drasxis Gileadon per fera drasxilo.

4 Mi sendos fajron sur la domon de HXazael, kaj gxi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.

5 Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la logxantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.

6 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom.

7 Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn.

8 Mi ekstermos la logxantojn de Asxdod kaj la tenanton de sceptro el Asxkelon, Mi direktos Mian manon kontraux Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filisxtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

9 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon.

10 Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn.

11 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li sencxese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por cxiam.

12 Mi sendos fajron sur Temanon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Bocra.

13 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.

14 Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.

15 Kaj ilia regxo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaux liaj eminentuloj, diras la Eternulo.

Bible

 

Jesaja 17:1

Studie

       

1 Profetajxo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed gxi estos amaso da ruinajxoj.