Bible

 

2 Samuelo 7

Studie

   

1 Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkauxe,

2 la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj.

3 Kaj Natan diris al la regxo:CXion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la Eternulo estas kun vi.

4 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante:

5 Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diris la Eternulo:CXu vi konstruos al Mi domon por Mia logxado?

6 CXar Mi ne logxis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, gxis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo.

7 Kien ajn Mi iris kun cxiuj Izraelidoj, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis pasxti Mian popolon Izrael, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?

8 Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin el sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;

9 kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;

10 kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis gxin, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos gxin, kiel antauxe;

11 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate cxiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.

12 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.

13 Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne.

14 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.

15 Kaj Mia favorkoreco ne deturnigxos de li, kiel Mi deturnis gxin de Saul, kiun Mi forigis antaux vi.

16 Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaux vi; via trono estos fortikigita por eterne.

17 Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj konforme al cxi tiu tuta vizio Natan parolis al David.

18 Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?

19 Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo ecx por la malproksima estonteco, laux la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.

20 Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo.

21 Pro Via vorto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri al Via sklavo.

22 Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; cxar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj.

23 Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandajxojn por Vi kaj timindajxojn por Via tero, antaux Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de gxiaj popoloj kaj gxiaj dioj?

24 Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke gxi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi.

25 Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris.

26 Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaux Vi.

27 CXar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante:Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuragxon en sia koro pregxi al Vi cxi tiun pregxon.

28 Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj; kaj Vi diris pri Via sklavo cxi tiun bonajxon.

29 Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

   

Bible

 

1 Reĝoj 11:13

Studie

       

13 Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.