Bible

 

2 Samuelo 4

Studie

   

1 Kiam la filo de Saul auxdis, ke mortis Abner en HXebron, tiam liaj manoj mallevigxis kaj la tuta Izrael konsternigxis.

2 Du viroj tacxmentestroj estis cxe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Rehxab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; cxar Beerot ankaux estis kalkulata kiel apartenajxo de la Benjamenidoj.

3 Sed la Beerotanoj forkuris en Gitaimon kaj logxis tie kiel fremduloj gxis nun.

4 De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la agxon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj sxi rapidis forkuri, li falis kaj farigxis lama. Lia nomo estis Mefibosxet.

5 Rehxab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis en la varmego de la tago en la domon de Isx-Bosxet, kiam li kusxis sian tagmezan kusxadon.

6 Kaj jen ili eniris en la mezon de la domo, kvazaux por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron; poste Rehxab kaj lia frato Baana forkuris.

7 Kiam ili eniris en la domon, li kusxis sur sia lito en sia dormocxambro; tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian kapon, kaj iris laux la vojo al la ebenajxo dum la tuta nokto.

8 Kaj ili alportis la kapon de Isx-Bosxet al David en HXebronon, kaj diris al la regxo:Jen estas la kapo de Isx-Bosxet, filo de Saul, via malamiko, kiu sercxis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la regxo, vengxon hodiaux pro Saul kaj pro lia idaro.

9 Sed David respondis al Rehxab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili:Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el cxiuj malfelicxoj,

10 se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo:

11 kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? cxu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?

12 Kaj David ordonis al la servantoj; kaj cxi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en HXebron; kaj la kapon de Isx-Bosxet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en HXebron.

   

Bible

 

Juĝistoj 3:26

Studie

       

26 Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.