Bible

 

2 Samuelo 11

Studie

   

1 Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem.

2 Okazis, ke vespere David levigxis de sia kusxejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la regxa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.

3 Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke sxi estas Bat-SXeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la HXetido.

4 Tiam David sendis senditojn, por preni sxin; kaj sxi venis al li, kaj li kusxis kun sxi; kiam sxi repurigxis de sia malpureco, sxi revenis en sian domon.

5 Kaj la virino gravedigxis, kaj sxi sendis, por sciigi Davidon, dirante:Mi gravedigxis.

6 Tiam David sendis al Joab, por diri:Sendu al mi Urijan, la HXetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.

7 Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.

8 Kaj David diris al Urija:Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la regxo, kaj lin sekvis donacoj de la regxo.

9 Sed Urija dormis cxe la enirejo de la domo de la regxo, kune kun cxiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon.

10 Kaj oni raportis al David, dirante:Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija:Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?

11 Kaj Urija respondis al David:La kesto kaj Izrael kaj Jehuda trovigxas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj cxu mi irus en mian domon, por mangxi kaj trinki, kaj kusxi kun mia edzino? mi jxuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.

12 Tiam David diris al Urija:Restu cxi tie ankoraux hodiaux, kaj morgaux mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.

13 Kaj David invitis lin, ke li mangxu kaj trinku cxe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kusxejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.

14 Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis gxin per Urija.

15 Kaj en la letero li skribis jenon:Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturnigxu de li, ke li estu frapita kaj mortu.

16 Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.

17 Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaux Urija, la HXetido.

18 Joab sendis kaj raportigis al David cxiujn cirkonstancojn de la batalo.

19 Kaj al la sendito li donis jenan ordonon:Kiam vi finos raporti al la regxo cxiujn cirkonstancojn de la batalo,

20 kaj la regxo ekkoleros, kaj diros:Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?

21 kiu mortigis Abimelehxon, filon de Jerubesxet? cxu ne virino jxetis sur lin de la muro muelsxtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimigxis al la muro? tiam diru:Ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.

22 La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David cxion, por kio sendis lin Joab.

23 Kaj la sendito diris al David:Kiam tiuj homoj montrigxis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraux nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;

24 tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la regxo, kaj ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.

25 Tiam David diris al la sendito:Tiel diru al Joab:Ne afliktigxu pro tio, ke la glavo formangxas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraux la urbo kaj detruu gxin, kaj estu kuragxa.

26 Kiam la edzino de Urija auxdis, ke mortis sxia edzo Urija, sxi funebris pro sia edzo.

27 Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo.

   

Bible

 

2 Samuelo 13:1

Studie

       

1 Poste okazis jeno:Absxalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; sxin ekamis Amnon, filo de David.