Bible

 

1 Samuelo 9

Studie

   

1 Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kisx, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Behxorat, filo de Afiahx, Benjamenido, viro forta.

2 Li havis filon, kies nomo estis Saul; cxi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.

3 Perdigxis azeninoj de Kisx, patro de Saul; kaj Kisx diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj levigxu, kaj iru sercxi la azeninojn.

4 Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon SXalisxa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon SXaalim, sed tie ne trovigxis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis.

5 Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.

6 Kaj tiu diris al li:Jen en cxi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; cxio, kion li diras, nepre plenumigxas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri.

7 Kaj Saul diris al sia junulo:Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? cxar la pano elcxerpigxis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas?

8 La junulo plue respondis al Saul kaj diris:Jen en mia mano trovigxas kvarono de argxenta siklo; mi donos gxin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon.

9 (En la antauxa tempo cxe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antauxvidisto; cxar kion oni nun nomas profeto, tion oni antauxe nomis antauxvidisto.)

10 Kaj Saul diris al sia junulo:Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu logxis la Dia homo.

11 Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por cxerpi akvon; kaj ili diris al tiuj:CXu la antauxvidisto estas cxi tie?

12 Kaj tiuj respondis al ili kaj diris:CXi tie; jen li estas antaux vi; nun rapidu, cxar hodiaux li venis en la urbon, cxar hodiaux la popolo alportas bucxoferon sur la altajxo.

13 Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaux ol li iros sur la altajxon, por mangxi; cxar la popolo ne mangxas antaux lia veno, cxar li benas la bucxoferon, kaj nur poste mangxas la invititoj. Iru do, cxar nun vi lin trovos.

14 Kaj ili iris supren en la urbon. Apenaux ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altajxon.

15 Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon antaux la veno de Saul, dirante:

16 Morgaux en cxi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel cxefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filisxtoj; cxar Mi vidis Mian popolon, kaj gxiaj krioj atingis Min.

17 Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li:Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo.

18 Saul alproksimigxis al Samuel en la pordego, kaj diris:Diru al mi, mi petas, kie estas cxi tie la domo de la antauxvidisto.

19 Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris:Mi estas la antauxvidisto; iru antaux mi sur la altajxon; vi mangxos kun mi hodiaux, kaj morgaux mi lasos vin for, kaj mi diros al vi cxion, kio estas en via koro.

20 Kaj pri la azeninoj, kiuj perdigxis cxe vi antaux tri tagoj, ne zorgu, cxar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos cxio plej bona en Izrael? cxu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?

21 Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?

22 Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la mangxocxambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de cxirkaux tridek homoj.

23 Kaj Samuel diris al la kuiristo:Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu gxin cxe vi.

24 Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun gxi, kaj metis tion antaux Saulon, kaj Samuel diris:Jen estas, kio restis; metu gxin antaux vin kaj mangxu, cxar gxi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul mangxis kun Samuel en tiu tago.

25 Kaj ili malsupreniris de la altajxo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento.

26 Kaj ili levigxis frue; kaj kiam la matenrugxo levigxis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris:Levigxu, mi lasos vin for. Kaj Saul levigxis, kaj ili eliris ambaux, li kaj Samuel, eksteren.

27 Kiam ili atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Saul:Diru al la junulo, ke li iru antauxen (kaj tiu iris antauxen); kaj vi haltu nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.

   

Komentář

 

House-top

  

In Psalm 129:6, Matthew 10:27, 24:17, and Luke 5:19, this signifies the superior state of a person, and consequently, his state as to good. (Arcana Coelestia 3652[6])

(Odkazy: Arcana Coelestia 3652; Matthew 13, 24, 24:13)