Bible

 

1 Samuelo 28

Studie

   

1 Okazis en tiu tempo, ke la Filisxtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraux Izrael. Kaj Ahxisx diris al David:Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.

2 Kaj David diris al Ahxisx:Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Ahxisx diris al David:Mi faros vin por cxiam mia kapogardisto.

3 Dume Samuel mortis, kaj cxiuj Izraelidoj lin priploris, kaj enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta el la lando cxiujn sorcxistojn kaj auxguristojn.

4 Kiam la Filisxtoj kolektigxis, kaj venis kaj starigxis tendare en SXunem, tiam Saul kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj ili starigxis tendare en Gilboa.

5 Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filisxtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis.

6 Kaj Saul petis konsilon cxe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per songxoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.

7 Tiam Saul diris al siaj servantoj:Elsercxu al mi virinon, kiu povoscias auxguri, por ke mi iru al sxi kaj ricevu de sxi informojn. Kaj liaj servantoj diris:Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias auxguri.

8 Tiam Saul sxangxis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris:Auxguru al mi, mi petas, per via auxgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi.

9 Sed la virino diris al li:Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorcxistojn kaj la auxguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min?

10 Tiam Saul jxuris al sxi per la Eternulo, dirante:Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro cxi tiu afero.

11 Kaj la virino diris:Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris:Samuelon elvoku al mi.

12 Kiam la virino ekvidis Samuelon, sxi ekkriis per lauxta vocxo; kaj la virino diris al Saul:Kial vi min trompis? vi estas ja Saul.

13 Sed la regxo diris al sxi:Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul:Iun dian mi vidis levigxantan el la tero.

14 Kaj li diris al sxi:Kia estas lia aspekto? Kaj sxi diris:Levigxas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizagxo gxis la tero, kaj faris adorsaluton.

15 Tiam Samuel diris al Saul:Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis:Mi estas en tre premita stato; la Filisxtoj militas kontraux mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per songxoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.

16 Sed Samuel diris:Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto?

17 Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elsxiros la regnon el viaj manoj kaj donos gxin al via proksimulo David.

18 CXar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraux Amalek, tial cxi tion faris hodiaux la Eternulo al vi;

19 kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaux Izraelon en la manojn de la Filisxtoj; kaj morgaux vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaux la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filisxtoj.

20 Tiam Saul tuj falis laux sia tuta longeco sur la teron, cxar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaux forton li ne havis en si, cxar li nenion mangxis la tutan tagon kaj la tutan nokton.

21 Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, sxi diris al li:Jen via sklavino obeis vian vocxon, kaj mi metis en dangxeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;

22 nun mi petas, auxskultu ankaux vi la vocxon de via sklavino, kaj mi metos antaux vin pecon da pano, kaj vi mangxu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon.

23 Sed li rifuzis, kaj diris:Mi ne mangxos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaux la virino, li obeis ilian vocxon, levigxis de la tero, kaj sidigxis sur lito.

24 La virino havis en la domo grasigitan bovidon; sxi rapide gxin bucxis, kaj sxi prenis farunon, knedis gxin, kaj bakis el gxi macojn.

25 Kaj sxi alportis tion antaux Saulon kaj antaux liajn servantojn, kaj ili mangxis; kaj en la sama nokto ili levigxis kaj foriris.

   

Komentář

 

Urge (encourage or exhort)

  

These verbs in the Bible indicate a conflict between two spiritual states, and the effort it takes to attain the higher state. It's easy to see this when facing temptation -- giving in is so easy to do that we have to urge and pressure ourselves to resist; we have to make it really important to ourselves. Such experiences can also come, though, as we advance from a good spiritual state to a better one -- it might mean letting go of some easy, comfortable, simple ideas in order to explore more challenging, nuanced ones, and it takes a level of urgency to accomplish that as well.

(Odkazy: Arcana Coelestia 2338, 2406, 7964)