Bible

 

1 Samuelo 23

Studie

   

1 Oni raportis al David la sciigon:Jen la Filisxtoj militas kontraux Keila kaj prirabas la drasxejojn.

2 Tiam David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filisxtojn, kaj savu Keilan.

3 Sed la viroj de David diris al li:Jen cxi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la tacxmentoj de la Filisxtoj?

4 Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante:Levigxu, iru al Keila, cxar Mi transdonos la Filisxtojn en viajn manojn.

5 Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraux la Filisxtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la logxantojn de Keila.

6 Kiam Ebjatar, filo de Ahximelehx, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.

7 Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris:Dio transdonis lin en mian manon, cxar li estas ensxlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.

8 Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por siegxi Davidon kaj liajn virojn.

9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon.

10 Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.

11 CXu transdonos min la logxantoj de Keila en lian manon? cxu venos cxi tien Saul, kiel auxdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos.

12 Kaj David diris:CXu la logxantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos.

13 Tiam levigxis David kun siaj viroj, cxirkaux sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David forigxis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.

14 Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul cxiam sercxis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.

15 David vidis, ke Saul eliris, por sercxi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetajxoj.

16 Kaj levigxis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetajxojn, kaj kuragxigis lin per la nomo de Dio,

17 kaj diris al li:Ne timu, cxar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi regxos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj ecx mia patro Saul tion bone scias.

18 Kaj ili ambaux faris interligon antaux la Eternulo; kaj David restis en la arbetajxaro, kaj Jonatan iris al sia domo.

19 Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris:David sin kasxas cxe ni en nealirebla loko, inter arbetajxoj, sur la monteto HXahxila, kiu estas sude de la dezerto;

20 kaj nun laux la tuta deziro de via koro, ho regxo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la regxo.

21 Kaj Saul diris:La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min.

22 Iru, mi petas, informigxu ankoraux, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie pasxas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; cxar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.

23 Kaj rigardu kaj eksciu cxiujn kasxejojn, kie li sin kasxas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li trovigxas en la lando, mi sercxos lin en cxiuj milejoj de Jehuda.

24 Ili levigxis kaj iris en Zifon antaux Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenajxo sude de la dezerto.

25 Kiam Saul kun siaj homoj iris, por sercxi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul auxdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.

26 Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.

27 Sed venis sendito al Saul, kaj diris:Rapide iru, cxar la Filisxtoj atakis la landon.

28 Tiam Saul cxesis postkuri Davidon, kaj iris kontraux la Filisxtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disigxo.

29 Kaj David levigxis de tie, kaj eklogxis sur nealirebla loko de En-Gedi.

   

Bible

 

Ijob 5:12

Studie

       

12 Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.