Bible

 

1 Samuelo 10

Studie

   

1 Tiam Samuel prenis krucxeton kun oleo kaj versxis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris:Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel cxefon super Sia heredajxo.

2 Kiam vi hodiaux foriros de mi, vi trovos cxe la tombo de Rahxel, en la regiono de Benjamen, en Celcahx, du homojn, kiuj diros al vi:Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris sercxi, kaj jen via patro cxesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante:Kion mi faru koncerne mian filon?

3 Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino.

4 Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj.

5 Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo, kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.

6 Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi farigxos alia homo.

7 Kiam plenumigxos super vi cxi tiuj antauxsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, cxar Dio estas kun vi.

8 Kaj vi iros antaux mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por bucxi pacoferojn. Sep tagojn atendu, gxis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.

9 Kaj kiam li turnis siajn sxultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj cxiuj tiuj antauxsignoj plenumigxis en tiu tago.

10 Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.

11 Kaj kiam cxiuj, kiuj konis lin de antauxe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia:Kio farigxis kun la filo de Kisx? cxu ankaux Saul estas inter la profetoj?

12 Kaj unu el tie respondis kaj diris:Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo:CXu ankaux Saul estas inter la profetoj?

13 Kaj cxesinte profeti, li venis sur la altajxon.

14 Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel.

15 Tiam diris la onklo de Saul:Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.

16 Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne diris al li.

17 Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan.

18 Kaj li diris al la Izraelidoj:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de cxiuj regnoj, kiuj premis vin.

19 Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.

20 Kaj Samuel alvenigis cxiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.

21 Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni sercxis lin, sed oni lin ne trovis.

22 Tiam oni demandis ankoraux la Eternulon:CXu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kasxis sin inter la vazaro.

23 Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li starigxis meze de la popolo, kaj de la sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.

24 Kaj Samuel diris al la tuta popolo:CXu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? cxar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la regxo!

25 Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la regxado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaux la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon cxiun al lia domo.

26 Kaj Saul ankaux iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektusxis.

27 Sed la sentauxguloj diris:Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.

   

Ze Swedenborgových děl

 

Apocalypse Revealed # 779

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 962  
  

779. Since oil is mentioned here among sacred ingredients of worship, and symbolizes celestial good, we must say something now about the oil used in anointing, oil which was used by ancient peoples and afterward commanded to the children of Israel.

In ancient times people anointed stones set up as pillars, as is apparent from Genesis 28:18-19, 22. They also anointed weapons of war, shields and bucklers (2 Samuel 1:21, Isaiah 21:5). The Israelites were commanded to prepare holy oil with which to anoint all the sacred ecclesiastical vessels; and they used it to anoint the altar and all its vessels, as well as the Tabernacle and all its vessels (Exodus 30:22-33, 40:9-11; Leviticus 8:10-12; Numbers 7:1). They used it to anoint the men who exercised the functions of the priesthood and their garments (Exodus 29:7, 29, 30:30, 40:13-15; Leviticus 8:12; Psalm 133:1-3). They used it to anoint prophets (1 Kings 19:15, 16). They used it to anoint kings, and kings were called therefore Jehovah's anointed (1 Samuel 10:1, 15:1, 16:3, 6, 12, 24:6, 10, 26:9, 11, 16, 23; 2 Samuel 1:16, 2:4, 7, 5:3, 17, 19:21; 1 Kings 1:34, 35, 19:15, 16; 2 Kings 9:3; 11:12; 23:30; Lamentations 4:20; Habakkuk 3:13; Psalms 2:2, 6; 20:6; 28:8; 45:7; 84:9; 89:20, 38, 51; 132:17).

[2] Anointing with holy oil was commanded because oil symbolized the goodness of love and represented the Lord, who in His humanity is Himself Jehovah's anointed and His only anointed, being anointed not with oil, but with the Divine goodness itself of Divine love. Consequently He is also called the Messiah in the Old Testament and Christ in the New Testament (John 1:41; 4:25), Messiah and Christ meaning "the Anointed."

That is why priests, kings, and all ecclesiastical vessels were anointed, and having been anointed were called holy - not that they were holy in themselves, but because by virtue of the anointing they represented the Lord in His Divine humanity. Consequently it was a sacrilege to harm a king, because he was Jehovah's anointed (1 Samuel 24:6, 10; 26:9).

[3] Furthermore, it was an accepted practice to anoint themselves and others to attest to their gladness of heart and goodwill, but with ordinary oil or some other fine oil, and not with holy oil (Matthew 6:17; Mark 6:13; Luke 7:46; Isaiah 61:3; Amos 6:6; Micah 6:15; Psalms 92:10; 104:15; Daniel 10:3; Deuteronomy 28:40). They were not permitted to anoint themselves or others with holy oil (Exodus 30:31-33).

  
/ 962  
  

Many thanks to the General Church of the New Jerusalem, and to Rev. N.B. Rogers, translator, for the permission to use this translation.