1
Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
2
Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
3
Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
4
Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.
5
Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno.
6
Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.
7
La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
8
Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
9
Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
10
Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
11
La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.