1
Al la hxorestro. De David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
2
La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.
3
CXiuj devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.
4
CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
5
Tie ili forte ektimis, CXar Dio estas en la generacio de la justuloj.
6
Vi malhonoris la konsilon de malricxulo, Sed la Eternulo estas lia rifugxejo.
7
Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.