1
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2
Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando farigxu via posedajxo, la lando Kanaana laux siaj limoj.
3
La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom , kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;
4
kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
5
kaj de Acmon la limo turnigxos al la Egipta torento , kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la maro .
6
Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo ; tio estos por vi la limo okcidenta.
7
Kaj tia estu por vi la limo norda :de la Granda Maro vi tiros gxin al vi gxis la monto Hor;
8
de la monto Hor tiru gxin gxis HXamat, kaj la elstarajxoj de la limo iros al Cedad;
9
kaj la limo iros gxis Zifron, kaj gxiaj elstarajxoj iros gxis HXacar- Enan; tio estu por vi la limo norda .
10
Kaj la limon orientan vi tiros al vi de HXacar-Enan gxis SXefam;
11
de SXefam la limo iros gxis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tusxos la bordon de la maro Kineret oriente;
12
kaj pluen la limo iros gxis Jordan , kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la Sala Maro . Tia estos via lando laux gxiaj limoj cxirkauxe.
13
Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante:Tio estas la lando , kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naux triboj kaj al duontribo;
14
cxar la tribo de la Rubenidoj laux iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laux iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;
15
la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jerihxa Jordan , oriente, sur la flanko de sunlevigxo.
16
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
17
Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon:Eleazar, la pastro , kaj Josuo, filo de Nun.
18
Kaj po unu estro el cxiu tribo prenu por la dividado de la lando .
19
Kaj jen estas la nomoj de la viroj:por la tribo de Jehuda, Kaleb , file de Jefune;
20
kaj por la tribo de la Simeonidoj, SXemuel, filo de Amihud;
21
por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon;
22
kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;
23
por la filoj de Jozef :por la tribo de la Manaseidoj, la estro HXaniel, filo de Efod,
24
kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel , filo de SXiftan;
25
kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnahx;
26
kaj por la tribo de la Isahxaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan;
27
kaj por la tribo de la Asxeridoj, la estro Ahxihud, filo de SXelomi;
28
kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.
29
Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis , ke ili disdonu la posedajxojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.