1
CXar Bileam vidis , ke al la Eternulo placxas beni Izraelon, li ne iris, kiel antauxe, por auxguri, sed li turnis sian vizagxon al la dezerto .
2
Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laux siaj triboj ; kaj la spirito de Dio venis sur lin.
3
Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris : Parolas Bileam , filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo ;
4
Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas , sed malfermitaj estas liaj okuloj .
5
Kiel belaj estas viaj tendoj , ho Jakob , Viaj logxejoj, ho Izrael!
6
Kiel valoj ili etendigxas, Kiel gxardenoj apud rivero , Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo , Kiel cedroj apud akvo .
7
Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos cxe multaj akvoj ; Superos Agagon lia regxo, Kaj altigxos lia regno.
8
Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo , Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formangxas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas.
9
Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
10
Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam , kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam :Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!
11
Kaj nun forigxu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro .
12
Kaj Bileam diris al Balak:CXu ecx al viaj senditoj , kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene:
13
Se Balak ecx donus al mi sian plenan domon da argxento kaj oro , mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo , farante bonon aux malbonon laux mia deziro? kion diros la Eternulo , tion mi diros.
14
Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.
15
Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris : Parolas Bileam , filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo ;
16
Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas , sed malfermitaj estas liaj okuloj .
17
Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob , Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.
18
Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj ; Sed Izrael havos venkon.
19
Kaj la reganto eliros el Jakob , Kaj li pereigos la restintojn el la urbo .
20
Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris : La unua el la popoloj estis Amalek , Sed lia fino estos pereo.
21
Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris : Fortika estas via logxejo, Kaj arangxita sur roko estas via nesto ;
22
Sed ruinigita estos Kain, Baldaux Asxur vin kaptos.
23
Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris : Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?
24
Kaj venos sxipoj de la lando de la Kitidoj, Kaj ili humiligos Asxuron kaj humiligos Eberon; Sed ankaux ili pereos.
25
Kaj Bileam levigxis, kaj foriris kaj revenis al sia loko ; kaj ankaux Balak iris sian vojon.