1
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron , dirante:
2
La Izraelidoj starigu siajn tendojn cxiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime cxirkaux la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.
3
En la antauxa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab;
4
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.
5
Apude staru la tribo de Isahxar ; kaj la princo de la Isahxaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
6
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.
7
Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de HXelon;
8
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.
9
CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la unuaj.
10
La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de SXedeur;
11
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.
12
Apude staru la tribo de Simeon ; kaj la princo de la Simeonidoj estas SXelumiel, filo de Curisxadaj;
13
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux mil tricent.
14
Poste la tribo de Gad ; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel;
15
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek .
16
CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la duaj.
17
Poste elmovigxu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj ; kiel ili staros tendare, tiel ili elmovigxu, cxiu laux sia loko kun siaj standardoj.
18
La standardo de la tendaro de Efraim , laux iliaj tacxmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Elisxama, filo de Amihud;
19
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.
20
Apude estu la tribo de Manase ; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;
21
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.
22
Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;
23
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.
24
CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la triaj.
25
La standardo de la tendaro de Dan estu norde , laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Ahxiezer, filo de Amisxadaj;
26
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sesdek du mil sepcent.
27
Apude staru tendare la tribo de Asxer; kaj la princo de la Asxeridoj estas Pagiel, filo de Ohxran;
28
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent.
29
Poste la tribo de Naftali ; kaj la princo de la Naftaliidoj estas Ahxira, filo de Enan;
30
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent.
31
CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili elmovigxu la lastaj kun siaj standardoj.
32
Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laux iliaj patrodomoj. CXiuj kalkulitoj de la tendaroj , laux iliaj tacxmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek .
33
Sed la Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
34
Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo:tiel ili starigxis tendare kun siaj standardoj, kaj tiel ili elmovigxadis, cxiu laux sia familio , laux sia patrodomo.