Mateo 11

Studie

   

1 Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.

2 Kaj kiam Johano auxdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj discxiploj,

3 por diri al li:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?

4 Kaj Jesuo responde diris al ili:Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi auxdas kaj vidas:

5 blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata.

6 Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

7 Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento?

8 Sed kion vi eliris por vidi? cxu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, trovigxas en domoj de regxoj.

9 Sed kion vi eliris por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.

10 CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon.

11 Vere mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la cxielo, estas pli granda ol li.

12 Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, gxis nun, la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin.

13 CXar cxiuj profetoj kaj la legxo profetis gxis Johano.

14 Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.

15 Kiu havas orelon por auxdi, tiu auxdu.

16 Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion? GXi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,

17 dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

18 CXar venis Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras:Li havas demonon.

19 La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante, kaj ili diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj.

20 Tiam li komenci riprocxi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; cxar ili ne pentis.

21 Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! CXar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro.

22 Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de jugxado, ol por vi.

23 Kaj vi, Kapernaum! cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi malsuprenigxos gxis Hades; cxar se en Sodom estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, gxi restus gxis hodiaux.

24 Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de jugxado, ol por vi.

25 En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

26 jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi.

27 CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

28 Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos.

29 Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.

30 CXar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza.

   
Scroll to see more.