1
Kiel solece sidas la urbo , kiu estis tiel multehoma! La estrino de la nacioj farigxis kiel vidvino, La princino de landoj farigxis tributulino!
2
Sencxese sxi ploras en la nokto, kaj sxiaj larmoj estas sur sxiaj vangoj ; SXi havas neniun konsolanton inter cxiuj siaj amintoj, CXiuj sxiaj amikoj sxin perfidis, farigxis sxiaj malamikoj .
3
Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado; Li eklogxis inter la nacioj , sed ne trovas ripozon; CXiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.
4
La vojoj de Cion estas malgxojaj, cxar neniu iras al festoj; CXiuj gxiaj pordegoj dezertigxis, gxiaj pastroj gxemas; GXiaj virgulinoj ploras, kaj al gxi mem estas tre maldolcxe.
5
GXiaj kontrauxuloj farigxis cxefoj, gxiaj malamikoj gxuas bonstaton; CXar la Eternulo jxetis sur gxin mizeron pro la multo de gxiaj malbonagoj; GXiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko .
6
Forigxis de la filino de Cion sxia tuta beleco; SXiaj princoj farigxis kiel cervoj, kiuj ne trovas pasxtejon, Kaj ili iras senforte antaux la pelanto.
7
En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras cxiujn cxarmajxojn, kiujn sxi havis en la tempoj pasintaj; Dume nun sxia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj neniu sxin helpas, La malamikoj sxin rigardas kaj ridas pri sxia ruinigxo.
8
Pekis, pekis Jerusalem, tial sxi farigxis kiel hontindulino; CXiuj, kiuj sxin estimis, nun malestimas sxin, cxar ili vidas sxian malhonoron; Kaj sxi mem gxemas kaj turnas sin malantauxen.
9
SXia malpurajxo estas sur la rando de sxia vesto; sxi ne pensis pri sia estonteco; Tial sxi terure malaltigxis, kaj sxi havas neniun konsolanton: Rigardu , ho Eternulo , mian mizeron, cxar la malamiko forte fieras.
10
La malamiko etendis sian manon sur cxiujn sxiajn grandvalorajxojn; SXi vidas , kiel en sxian sanktejon eniras nacioj , Pri kiuj Vi ordonis , ke ili ne eniru en Vian komunumon.
11
SXia tuta popolo gxemas, ili sercxas panon, Ili fordonas siajn grandvalorajxojn pro mangxajxo, por revigligi sian animon: Rigardu , ho Eternulo , kaj vidu , kiel malestimata mi farigxis!
12
Ho vi, cxiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu , CXu ekzistas sufero simila al mia sufero, Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo jxetis sur min en la tago de Lia flama kolero .
13
De supre Li jxetis fajron en miajn ostojn, kaj gxi ekregis en ili; Li etendis reton antaux miaj piedoj , renversis min malantauxen; Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago .
14
Kunplektigxis per Lia mano la jugo de miaj pekoj; Ili kunplektigxis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian forton; La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne povas levigxi.
15
La Sinjoro dispremis per la piedoj cxiujn miajn fortulojn interne de mi; Li kunvokis festan kunvenon kontraux min, por disbati miajn junulojn; Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-filinon de Jehuda.
16
Pro tio mi ploras kaj miaj ambaux okuloj abunde fluigas akvon; CXar malproksime de mi estas konsolanto , kiu povus revigligi mian animon; Miaj infanoj pereis, cxar la malamiko venkis.
17
Cion etendas siajn manojn, sed gxi ne trovas konsolanton; La Eternulo vokis kontraux Jakobon liajn malamikojn de cxiuj flankoj; Jerusalem farigxis inter ili kiel hontindulino.
18
Justa Li estas, la Eternulo , cxar mi malobeis Liajn vortojn. Auxskultu, ho cxiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.
19
Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis; Miaj pastroj kaj miaj plejagxuloj estas mortantaj en la urbo , Ili sercxas por si panon, por revigligi sian animon.
20
Rigardu , ho Eternulo , en kia mizero mi estas! Miaj internajxoj sxvelis, mia koro renversigxis en mi, cxar mi forte malobeis. Ekstere seninfanigis min la glavo , kaj en la domo la morto.
21
Oni auxdas, kiel mi gxemas, sed neniu min konsolas; CXiuj miaj malamikoj auxdis pri mia malfelicxo, kaj ekgxojis, cxar Vi tion faris; Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili farigxu kiel mi.
22
Ilia tuta malboneco venu antaux Vin; Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro cxiuj miaj pekoj; CXar granda estas mia gxemado, kaj mia koro doloras.