Juĝistoj 19

Studie

   

1 En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.

2 Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Lehxem de Jehuda, kaj sxi restis tie kvar monatojn.

3 Kaj levigxis sxia edzo kaj iris al sxi, por paroli al sxia koro, por revenigi sxin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj sxi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun gxojo.

4 Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis cxe li dum tri tagoj; kaj ili mangxis kaj trinkis kaj tranoktis tie.

5 En la kvara tago ili levigxis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo:Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.

6 Kaj ili restis, kaj ambaux kune mangxis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro:Mi petas vin, tranoktu kaj gxojigu vian koron.

7 La viro levigxis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie.

8 En la kvina tago li levigxis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris:Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, gxis finigxos la tago. Kaj ili ambaux mangxis.

9 Kaj la viro levigxis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li:Jen finigxis la tago kaj farigxas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finigxis, tranoktu cxi tie, ke via koro faru al si gxojon; morgaux frue vi levigxos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.

10 Sed la viro ne volis tranokti; li levigxis kaj iris. Kaj li venis al la cxirkauxajxo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da sxargxitaj azenoj, kaj ankaux lia kromedzino.

11 Kiam ili estis antaux Jebus, la tago jam forte klinigxis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro:Venu, ni eniru en cxi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en gxi.

12 Sed lia sinjoro diris al li:Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; Ni iros pluen, gxis Gibea.

13 Kaj li diris al sia junulo:Iru, ke ni alproksimigxu al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aux en Rama.

14 Kaj ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaux ili apud Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj.

15 Kaj ili turnigxis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidigxis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.

16 Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj logxis tiutempe en Gibea; kaj la logxantoj de tiu loko estis Benjamenidoj.

17 Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris:Kien vi iras? kaj de kie vi venas?

18 Kaj tiu diris al li:Ni iras el Bet-Lehxem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Lehxem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.

19 Ni havas pajlon kaj mangxajxon por niaj azenoj, ankaux panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al Ni.

20 Kaj la maljunulo diris:Paco estu al vi; cxion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.

21 Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis mangxajxon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj mangxis kaj trinkis.

22 Dum ili gxojigadis sian koron, jen la logxantoj de la urbo, homoj malmoralaj, cxirkauxis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene:Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.

23 Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili:Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; cxar tiu homo venis en mian domon, ne faru tian malnoblajxon.

24 Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio placxas al vi; sed kun cxi tiu viro ne faru tian abomenindajxon.

25 Sed la homoj ne volis auxskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis sxin, kaj faris al si amuzon kun sxi dum la tuta nokto, gxis la mateno; kaj ili forliberigis sxin, kiam levigxis la matenrugxo.

26 Kaj la virino venis antaux la matenigxo, kaj falis antaux la pordo de la domo de tiu homo, kie estis sxia sinjoro; kaj sxi kusxis, gxis farigxis lume.

27 Matene levigxis sxia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kusxas antaux la pordo de la domo, kaj sxiaj manoj estas sur la sojlo.

28 Kaj li diris al sxi:Levigxu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis sxin sur la azenon, levigxis, kaj iris al sia loko.

29 Kiam li venis en sian domon, li prenis trancxilon, prenis sian kromedzinon kaj distrancxis sxin kun sxiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en cxiujn regionojn de Izrael.

30 Kaj cxiu, kiu tion vidis, diris:Ne estis kaj ne vidigxis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, gxis nun; atentu tion, konsiligxu, kaj decidu.

   
Scroll to see more.