1
Kaj kolektigxis la Efraimidoj kaj iris norden , kaj diris al Jiftahx:Kial vi iris militi kontraux la Amonidoj, kaj nin ne vokis , ke ni iru kun vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro .
2
Kaj Jiftahx diris al ili:Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano .
3
Kiam mi vidis , ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraux la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn manojn. Kial do vi venis hodiaux al mi, por malpaci kontraux mi?
4
Kaj Jiftahx kolektis cxiujn logxantojn de Gilead kaj batalis kontraux la Efraimidoj. Kaj la logxantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; cxar cxi tiuj diris :Vi estas forkurintoj el Efraim , Gilead estas ja meze de Efraim kaj meze de Manase .
5
Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan . Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris :Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li:CXu vi estas Efraimido? Se li diris :Ne,
6
tiam ili diris al li:Diru:SXibolet; li diris :Sibolet, cxar li ne povis elparoli gxuste; tiam ili kaptis lin kaj bucxis lin cxe la transirejo de Jordan . Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil .
7
Kaj Jiftahx estis jugxisto de Izrael dum ses jaroj. Kaj mortis Jiftahx, la Gileadano, kaj oni enterigis lin en la urboj de Gilead.
8
Kaj post li estis jugxisto de Izrael Ibcan el Bet-Lehxem.
9
Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj . Kaj li estis jugxisto de Izrael dum sep jaroj.
10
Kaj Ibcan mortis , kaj oni enterigis lin en Bet-Lehxem.
11
Kaj post li estis jugxisto de Izrael Elon, Zebulunido, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dek jaroj.
12
Kaj mortis Elon, la Zebulunido, kaj oni enterigis lin en Ajalon , en la lando de Zebulun.
13
Kaj post li estis jugxisto de Izrael Abdon, filo de Hilel, Piratonano.
14
Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj . Kaj li estis jugxisto de Izrael dum ok jaroj.
15
Kaj mortis Abdon, filo de Hilel, la Piratonano, kaj oni enterigis lin en Piraton, en la lando de Efraim , sur la monto de la Amalekidoj.