1
Kaj kiam cxiuj regxoj de la Amoridoj, kiuj logxis transe de Jordan okcidente, kaj cxiuj regxoj de la Kanaanidoj, kiuj logxis apud la maro , auxdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaux la Izraelidoj, gxis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuragxon antaux la Izraelidoj.
2
En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo:Faru al vi sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon.
3
Kaj Josuo faris al si sxtonajn trancxilojn, kaj cirkumcidis la Izraelidojn sur la monteto Aralot.
4
Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu Josuo cirkumcidis:la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo , la virseksuloj, cxiuj militkapablaj, mortis en la dezerto , sur la vojo , kiam ili iris el Egiptujo ;
5
cxar cirkumcidita estis la tuta popolo, kiu eliris; sed cxiuj, kiuj naskigxis en la dezerto , sur la vojo , kiam ili iris el Egiptujo , ne estis cirkumciditaj.
6
CXar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto , gxis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo , elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo ; al ili la Eternulo jxuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj , ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo .
7
Iliajn filojn Li starigis anstataux ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; cxar ili estis necirkumciditaj , cxar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo .
8
Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro , gxis ili resanigxis.
9
Kaj la Eternulo diris al Josuo:Hodiaux Mi derulis de vi la hontindajxon de Egiptujo . Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal gxis hodiaux.
10
Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal , kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jerihxo .
11
Kaj ili mangxis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago post la Pasko , macojn kaj rostitajn grajnojn en la sama tago .
12
Kaj la manao cxesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili mangxis el la produktoj de la tero ; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili mangxis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.
13
Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo , li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj?
14
Kaj tiu diris :Ne, mi estas militestro de la Eternulo , mi nun venis . Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?
15
Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo:Demetu viajn sxuojn de viaj piedoj ; cxar la loko , sur kiu vi staras, estas sankta . Kaj Josuo faris tiel.