Jeremia 31

Studie

   

1 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi estos Dio de cxiuj familioj de Izrael, kaj ili estos Mia popolo.

2 Tiele diras la Eternulo:En la dezerto trovis favoron popolo, kiu restis ne ekstermita de la glavo; Izrael iras al sia trankviligxo.

3 De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante:Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.

4 Denove Mi arangxos vin, kaj vi estos arangxita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj.

5 Denove vi plantos vinbergxardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn.

6 CXar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos:Levigxu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.

7 CXar tiele diras la Eternulo:Kantu gxojon al Jakob kaj gxojkriu antaux la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru:Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restajxon de Izrael.

8 Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos cxi tien.

9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.

10 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru:La disjxetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel pasxtanto sian pasxtataron.

11 CXar la Eternulo elacxetis Jakobon kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.

12 Kaj ili venos kaj kantos sur la altajxo de Cion; kaj ili rapidos al la bonajxoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la sxafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoricxa gxardeno, kaj ili ne plu havos malgxojon.

13 Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.

14 Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasajxoj, kaj Mia popolo satigxos per Miaj bonajxoj, diras la Eternulo.

15 Tiele diras la Eternulo:Vocxo estas auxdata en Rama, gxemado kaj maldolcxa plorado:Rahxel priploras siajn filojn, ne volas konsoligxi pri siaj infanoj, cxar ili forestas.

16 Tiele diras la Eternulo:Detenu vian vocxon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj; cxar ekzistas rekompenco por via laboro, diras la Eternulo, kaj ili revenos el la lando de la malamiko.

17 Kaj ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj revenos en siajn limojn.

18 Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.

19 Kiam mi konvertigxis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi rugxigxis, cxar mi portas la malhonoron de mia juneco.

20 CXu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? cxar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraux rememoras lin; tial Mia interno afliktigxas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.

21 Starigu al vi gvidajn sxtonojn, arangxu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laux kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en cxi tiujn viajn urbojn.

22 GXis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? CXar la Eternulo kreis ion novan sur la tero:virino cxirkauxos viron.

23 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ankoraux oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en gxiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn:La Eternulo vin benu, ho logxejo de justeco, sankta monto!

24 Kaj logxos apud gxi Jehuda kune kun cxiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun pasxtataroj.

25 CXar Mi sensoifigos animon lacan, kaj cxiun animon malgxojan Mi satigos.

26 CXe tio mi vekigxis kaj ekrigardis, kaj mia songxo estis agrabla por mi.

27 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi prisemos la domon de Izrael kaj la domon de Jehuda per semo de homo kaj semo de bruto.

28 Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi, elsxiri, detrui, pereigi, kaj malfelicxigi, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo.

29 En tiu tempo oni ne plu diros:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis;

30 sed cxiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj agacigxos cxe tiu, kiu mangxis la nematurajn vinberojn.

31 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:

32 ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo;

33 sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo:Mi metos Mian legxon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi gxin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

35 Tiele diras la Eternulo, kiu donas la sunon por lumo en la tago, legxojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto; kiu kvietigas la maron, kiam bruas gxiaj ondoj; kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot:

36 Se cxi tiuj legxoj neniigxos antaux Mi, diras la Eternulo, tiam ankaux la idaro de Izrael cxesos esti eterne popolo antaux Mi.

37 Tiele diras la Eternulo:Se oni povos mezuri la cxielon supre kaj esplori la fundamenton de la tero malsupre, tiam Mi forpusxos la tutan idaron de Izrael pro cxio, kion ili faris, diras la Eternulo.

38 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam denove konstruigxos la urbo al la Eternulo, de la turo HXananel gxis la Pordego Angula.

39 Kaj la mezura sxnuro iros pluen gxis la monteto Gareb kaj turnigxos al Goa.

40 Kaj la tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj cxiuj kampoj gxis la torento Kidron, gxis la angulo de la Pordego de CXevaloj oriente, estos sanktaj al la Eternulo, ne detruigxos kaj ne plu ruinigxos eterne.