1
Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi malcxaste forigxis de via Dio , vi preferas proamajxajn donacojn ol cxiujn grenejojn plenajn de greno.
2
Tial drasxejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en gxi.
3
Ili ne logxos en la lando de la Eternulo ; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.
4
Ili ne versxoferos al la Eternulo vinon , kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj:cxiuj gxiaj mangxantoj farigxos malpuraj; cxar ilia pano devas esti nur por ili mem, gxi ne devas veni en la domon de la Eternulo .
5
Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo ?
6
CXar vidu , ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj .
7
Venis la tempo de punvizito, Venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto , cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.
8
La gardisto de Efraim estis antauxe kun mia Dio ; nun profeto metas kaptilojn sur cxiuj liaj vojoj , kaj malamo estas en la domo de lia Dio .
9
Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.
10
Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.
11
La honoro de Efraim forflugos kiel birdo ; ne estos nasko , nek gravedeco, nek gravedigxo.
12
Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
13
Efraim , kiel Mi vidas , estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
14
Donu al ili, ho Eternulo , tion, kion Vi promesis doni ; Donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekigxintajn.
15
Ilia tuta malboneco estas en Gilgal ; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo ; Mi ne plu amos ilin; cxiuj iliaj princoj estas defalintoj.
16
Efraim estas batita; ilia radiko sekigxis; ili ne plu donos fruktojn; ecx se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro .
17
Mia Dio ilin forpusxos, cxar ili ne auxskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj .