1
Revenu, ho Izrael, al la Eternulo , via Dio ; cxar vi falis pro viaj malbonagoj .
2
Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo ; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.
3
Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj ; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.
4
Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, cxar pasis Mia kolero koncerne ilin.
5
Mi estos por Izrael kiel roso ; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon .
6
Liaj brancxoj disvastigxos, li estos bela kiel olivarbo , li bonodoros kiel Lebanon .
7
Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro ; ili revivigxos kiel greno, ili floros kiel vinberbrancxo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon .
8
Ho Efraim , per kio interesas Min plue la idoloj? Mi auxskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; cxe Mi oni trovos viajn fruktojn.
9
Kiu estas sagxa, tiu komprenu cxi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu cxi tion; cxar gxustaj estas la vojoj de la Eternulo , virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.