1
Kaj Li vokis al miaj oreloj per lauxta vocxo, dirante:Alproksimigxu la punantoj de la urbo , kaj cxiu havu en sia mano sian pereigilon.
2
Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego , kiu estas turnita norden , kaj cxiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon cxe siaj lumboj . Ili venis , kaj starigxis apud la kupra altaro .
3
Kaj la majesto de Dio de Izrael levigxis de la kerubo , sur kiu gxi estis, al la sojlo de la domo . Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj .
4
Kaj la Eternulo diris al li:Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas farataj en la urbo .
5
Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis auxdi:Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.
6
Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo .
7
Kaj Li diris al ili:Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo .
8
Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi jxetis min vizagxaltere, ekkriis, kaj diris :Ho Sinjoro , ho Eternulo ! cxu Vi ekstermos la tutan restajxon de Izrael, elversxante Vian koleron sur Jerusalemon?
9
Kaj Li diris al mi:La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango , kaj la urbo estas plena de maljusteco; cxar ili diras :La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas .
10
Tial ankaux Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.
11
Kaj jen la viro , kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon cxe siaj lumboj , alportis respondon, dirante:Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.