1
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo , dirante:
2
Ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili;
3
kaj diru:Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro , la Eternulo :Tiele diras la Sinjoro , la Eternulo , al la montoj kaj al la montetoj , al la intermontoj kaj al la valoj:Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altajxojn.
4
Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj , kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaux viaj idoloj .
5
Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaux iliaj idoloj , kaj Mi disjxetos viajn ostojn cxirkaux viaj altaroj .
6
En cxiuj viaj logxlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altajxoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj , por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj , viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritajxoj estu ekstermitaj.
7
Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo .
8
Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu savigxos de la glavo inter la nacioj , kiam vi estos disjxetitaj en la landojn.
9
Kaj viaj savigxintoj rememoros Min inter la nacioj , kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malcxastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malcxastis kun siaj idoloj ; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per cxiuj siaj abomenindajxoj.
10
Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo , ne vane diris , ke Mi faros al ili tiun malbonon.
11
Tiele diras la Sinjoro , la Eternulo :Plauxdu per viaj manoj, frapu per via piedo , kaj diru:Ve pro cxiuj malbonaj abomenindajxoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo , de malsato, kaj de pesto .
12
Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto ; kiu estas proksime, tiu falos de glavo ; kiu restis kaj konservigxis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili.
13
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo , kiam iliaj mortigitoj kusxos inter siaj idoloj cxirkaux iliaj altaroj sur cxiu alta monteto , sur cxiuj suproj de la montoj , sub cxiu verda arbo , kaj sub cxiu densfolia kverko , tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al cxiuj siaj idoloj .
14
Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en cxiuj iliaj logxlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo .