1
Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.
2
Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo , via Dio , donas al vi, tiam starigu al vi grandajn sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko;
3
kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo , via Dio , donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo , kiel parolis al vi la Eternulo , la Dio de viaj patroj .
4
Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko.
5
Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo , via Dio , altaron el sxtonoj; ne levu sur ilin feron.
6
El sxtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo , via Dio , kaj alportu sur gxi bruloferojn al la Eternulo , via Dio ;
7
kaj bucxu pacoferojn, kaj mangxu tie, kaj estu gaja antaux la Eternulo , via Dio .
8
Kaj skribu tre klare sur la sxtonoj cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.
9
Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj auxskultu, ho Izrael; en la hodiauxa tago vi farigxis popolo al la Eternulo , via Dio .
10
Auxskultu do la vocxon de la Eternulo , via Dio , kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn mi donas al vi hodiaux.
11
Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago , dirante:
12
CXi tiuj starigxu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Jozef kaj Benjamen.
13
Kaj cxi tiuj starigxu por malbenado sur la monto Ebal:Ruben , Gad kaj Asxer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali .
14
Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al cxiuj Izraelidoj per lauxta vocxo:
15
Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aux fanditan, abomenajxon antaux la Eternulo , manfaritajxon de artisto, kaj starigos gxin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen.
16
Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
17
Malbenita estu, kiu forsxovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
18
Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo . Kaj la tuta popolo diros:Amen.
19
Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo , orfo , kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
20
Malbenita estu, kiu kusxas kun la edzino de sia patro ; cxar li malkovris la baskon de sia patro . Kaj la tuta popolo diros:Amen.
21
Malbenita estu, kiu kusxas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
22
Malbenita estu, kiu kusxas kun sia fratino , filino de sia patro aux filino de sia patrino . Kaj la tuta popolo diros:Amen.
23
Malbenita estu, kiu kusxas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
24
Malbenita estu, kiu kasxe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
25
Malbenita estu, kiu prenas subacxeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
26
Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de cxi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.