1
Se iu prenos virinon kaj farigxos sxia edzo , kaj okazos, ke sxi ne placxas al li, cxar li trovis cxe sxi ion hontindan:tiam li skribu al sxi eksedzigan leteron kaj donu gxin en sxian manon kaj forsendu sxin el sia domo .
2
Kaj se sxi eliros el lia domo kaj iros kaj edzinigxos kun alia viro ;
3
kaj tiu lasta edzo sxin ekmalamos kaj skribos al sxi eksedzigan leteron kaj donos en sxian manon kaj forsendos sxin el sia domo ; aux mortos tiu lasta viro , kiu prenis sxin kiel edzinon:
4
tiam sxia unua edzo, kiu forsendis sxin, ne povas preni sxin denove kiel edzinon, post kiam sxi estas malpurigita; cxar tio estas abomenajxo antaux la Eternulo ; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo , via Dio , donas al vi kiel heredajxon.
5
Se iu antaux nelonge edzigxis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.
6
Neniu prenu kiel garantiajxon muelilon aux supran muelsxtonon, cxar tiam li prenus garantiajxe animon.
7
Se oni trovos iun, kiu sxtelis iun el siaj fratoj , el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu sxtelinto devas morti ; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
8
Atentu pri la infekto de lepro , ke vi observu precize kaj plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.
9
Memoru , kion la Eternulo , via Dio , faris al Mirjam sur la vojo , kiam vi iris el Egiptujo .
10
Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiajxon;
11
staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiajxon eksteren.
12
Kaj se li estas malricxulo, tiam ne dormu kun lia garantiajxo;
13
redonu al li la garantiajxon cxe la subiro de la suno, por ke li kusxu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaux la Eternulo , via Dio .
14
Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj , kiuj logxas en via lando , en viaj urboj:
15
en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super gxi, cxar li estas malricxa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraux vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.
16
Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj :cxiu devas ricevi morton pro sia krimo.
17
Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.
18
Kaj memoru , ke vi estis sklavo en Egiptujo , kaj la Eternulo , via Dio , liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.
19
Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo , ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo , por la orfo , kaj por la vidvino; por ke la Eternulo , via Dio , benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj .
20
Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo , ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo , por la orfo , kaj por la vidvino.
21
Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restajxon post vi:io restu por la fremdulo , por la orfo , kaj por la vidvino.
22
Kaj memoru , ke vi estis sklavo en la lando Egipta ; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.