Deuteronomio 2

Studie

   

1 Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo.

2 Kaj la Eternulo diris al mi jene:

3 Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton; turnu vin norden;

4 kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.

5 Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir.

6 Mangxajxon acxetu de ili pro mono kaj mangxu; kaj ecx akvon acxetu de ili pro mono kaj trinku;

7 cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.

8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.

9 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.

10 (La Emidoj antauxe logxis tie, popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj.

11 Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.

12 Kaj sur Seir logxis antauxe la HXoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj eklogxis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedajxo, kiun la Eternulo donis al ili.)

13 Nun levigxu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.

14 Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel jxuris al ili la Eternulo.

15 Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.

16 Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo,

17 tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:

18 Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,

19 kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.

20 (Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;

21 tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaux ili, kaj ili forpelis ilin kaj eklogxis sur ilia loko;

22 kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, antaux kiuj Li ekstermis la HXoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj logxis sur ilia loko gxis la nuna tago.

23 Kaj la Avidojn, kiuj logxis en vilagxoj gxis Gaza, ekstermis la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili eklogxis sur ilia loko.)

24 Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de HXesxbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraux li.

25 De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi.

26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la regxo de HXesxbon, kun vortoj de paco, dirante:

27 Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi ne forflankigxos dekstren nek maldekstren;

28 mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj mi mangxos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos:nur per miaj piedoj mi trairos-

29 kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar-gxis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.

30 Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.

31 Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.

32 Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.

33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.

34 Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;

35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris.

36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni:cxion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;

37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.