Daniel 9

Studie

   

1 En la unua jaro de Dario, filo de Ahxasxverosx, el la gento Meda, kiu farigxis regxo super la regno de la HXaldeoj,

2 en la unua jaro de lia regxado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finigxi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.

3 Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.

4 Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;

6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.

7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.

8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.

9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li

10 kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.

11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li.

12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem.

13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.

14 Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.

16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.

17 Kaj nun auxskultu, ho nia Dio, la pregxon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizagxo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.

18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.

19 Ho Sinjoro, auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

20 Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;

21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

22 kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris:Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.

23 CXe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi gxin, cxxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.

24 Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.

25 Sciu, kaj komprenu:de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, gxis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.

26 Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun gxia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj gxia fino estos kiel de inundego; kaj gxis la fino de la milito gxi estos tute dezertigita.

27 En la dauxro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos cxesigitaj bucxoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, gxis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.

   
Scroll to see more.