Agoj de la Apostoloj 3

Studie

   

1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de pregxado, la nauxa.

2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon;

3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.

4 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris:Rigardu nin.

5 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili.

6 Kaj Petro diris:Nek argxentajxon nek orajxon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.

7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis.

8 Kaj li suprensalte starigxis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj lauxdante Dion.

9 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj lauxdantan Dion;

10 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili plenigxis de mirego kaj konfuzigxo pri tio, kio okazis al li.

11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante.

12 Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo:Izraelidoj, kial vi miras pri cxi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaux per propra potenco aux pieco ni igis lin piediri?

13 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaux la vizagxo de Pilato, kiam cxi tiu decidis liberigi lin.

14 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,

15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.

16 Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis cxi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li cxi tiun plensanecon antaux vi cxiuj.

17 Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaux viaj regantoj.

18 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antauxanoncis per la busxo de cxiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.

19 Pentu do, kaj konvertigxu, por ke viaj pekoj estu forvisxitaj, por ke venu tempoj de refresxigxo de la vizagxo de la Eternulo,

20 kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon,

21 kiun la cxielo devas ricevi gxis la tempoj de restarigo de cxio, pri kiuj parolis Dio per la busxo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo.

22 CXar Moseo diris:Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu pri cxio ajn, kion li al vi parolos.

23 Kaj cxiu animo, kiu ne auxskultos tiun profeton, ekstermigxos el la popolo.

24 Kaj cxiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antauxanoncis ankaux tiujn tagojn.

25 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham:Kaj benigxos per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

26 Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante cxiun el vi for de liaj pekoj.