Jesus Raises a Dead Girl and Heals a Sick Woman (Mateo 9:18-26)

Study

  

18 Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.

19 Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.

20 Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo;

21 cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.

22 Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.

23 Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,

24 diris:Foriru; cxar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.

25 Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis.

26 Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.