1
Al la hxorestro. Psalmo de David. Auxdu, ho Dio, mian krion en mia malgxojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
2
SXirmu min kontraux la konspiro de maliculoj, Kontraux la amaso de krimuloj,
3
Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolcxajn, kvazaux siajn sagojn,
4
Por pafi kasxe kontraux senkulpulon; Subite ili pafas kontraux lin kaj ne timas.
5
Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiligxas, por meti sekrete retojn; Ili diras:Kiu ilin vidos?
6
Ili elpensas krimojn, kasxas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.
7
Sed Dio pafos kontraux ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
8
Kaj ili falos per sia propra lango; CXiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9
Kaj ektimos cxiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.
10
La virtulo gxojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos cxiuj, kiuj havas pian koron.