Luko 22

Study

   

1 Jam alproksimigxis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.

2 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu mortigi lin, cxar ili timis la popolon.

3 Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.

4 Kaj li foriris kaj interparolis kun la cxefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.

5 Kaj ili gxojis, kaj konsentis doni al li monon.

6 Kaj li promesis, kaj sercxis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.

7 Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis bucxi la Paskon.

8 Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni gxin mangxu.

9 Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu?

10 Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.

11 Kaj vi diros al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas la gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj?

12 Kaj li montros al vi grandan supran cxambron arangxitan; tie pretigu.

13 Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

14 Kaj kiam alvenis la horo, li sidigxis, kaj la apostoloj kun li.

15 Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris mangxi cxi tiun Paskon kun vi, antaux ol mi suferos;

16 cxar mi diras al vi:Mi ne mangxos gxin, antaux ol gxi plenumigxos en la regno de Dio.

17 Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:CXi tion prenu kaj dividu inter vi;

18 cxar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis venos la regno de Dio.

19 Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

20 Sammaniere ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elversxata por vi.

21 Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.

22 CXar la Filo de homo ja iros, laux la antauxdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!

23 Kaj ili komencis diskuti inter si:kiu el ili faros tion.

24 Kaj farigxis ankaux inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda.

25 Kaj li diris al ili:La regxoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.

26 Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu farigxu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas cxefa, kiel la servanto.

27 CXar kiu estas la pli granda, la sidanto cxe mangxo, aux la servanto? cxu ne la sidanto cxe mangxo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.

28 Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;

29 kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;

30 por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

31 Simon, Simon, jen Satano postulis vin cxiujn, por kribri kiel tritikon;

32 sed mi pregxis por vi, ke via fido ne sxanceligxu; kaj vi, kiam vi konvertigxos, firmigu viajn fratojn.

33 Kaj li diris al li:Sinjoro, vin mi estas preta akompani ecx al malliberejo kaj al morto.

34 Kaj li diris:Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaux, antaux ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.

35 Kaj li diris al ili:Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj sxuoj, cxu io mankis al vi?

36 Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu gxin, kaj ankaux sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj acxetu glavon.

37 CXar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumigxi pri mi:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; cxar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.

38 Kaj ili diris:Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili:Suficxas.

39 Kaj elirinte, li iris laux sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la discxiploj lin sekvis.

40 Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Pregxu, ke vi ne eniru en tenton.

41 Kaj li iris for de ili proksimume sxtonjxeton, kaj li genuis, kaj pregxis,

42 dirante:Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via.

43 Kaj aperis antaux li angxelo el la cxielo, fortigante lin.

44 Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.

45 Kaj levigxinte post la pregxo, li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj de malgxojo,

46 kaj diris al ili:Kial vi dormas? levigxu kaj pregxu, ke vi ne eniru en tenton.

47 Dum li ankoraux parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaux ili, kaj alproksimigxis al Jesuo, por kisi lin.

48 Sed Jesuo diris al li:Judas, cxu vi perfidas per kiso la Filon de homo?

49 Kaj kiam tiuj, kiuj cxirkauxis lin, vidis, kio sekvos, ili diris:Sinjoro, cxu ni frapu per glavo?

50 Kaj unu el ili frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian dekstran orelon.

51 Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tusxis lian orelon kaj sanigis lin.

52 Kaj Jesuo diris al la cxefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliagxuloj, kiuj venis kontraux lin:CXu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaux kontraux rabiston?

53 Kiam mi estis cxiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraux min viajn manojn; sed cxi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.

54 Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la cxefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.

55 Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidigxis meze de ili.

56 Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:

57 CXi tiu ankaux estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante:Virino, mi lin ne konas.

58 Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris:Vi ankaux estas el ili. Sed Petro diris:Viro, mi ne estas.

59 Kaj post la dauxro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante:Vere, cxi tiu ankaux estis kun li, cxar li estas Galileano.

60 Sed Petro diris:Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, la koko kriis.

61 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaux ol koko krios hodiaux, vi trifoje min malkonfesos.

62 Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.

63 Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.

64 Kaj ili cxirkauxkovris lin, kaj demandis lin, dirante:Profetu, kiu vin frapis?

65 Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraux li.

66 Kaj tuj kiam tagigxis la pliagxularo de la popolo kunvenis, kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaux sian sinedrion, kaj diris:

67 Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili:Se mi diros al vi, vi ne kredos;

68 kaj se mi demandos, vi ne respondos.

69 Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.

70 Kaj ili cxiuj demandis:CXu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis:Vi diras, ke mi estas.

71 Kaj ili diris:Pro kio ni bezonas pluan atestadon? cxar ni mem auxdis el lia propra busxo.

   
Scroll to see more.