Ijob 3

Study

   

1 Poste Ijob malfermis sian busxon, kaj malbenis sian tagon.

2 Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:

3 Pereu la tago, en kiu mi naskigxis, Kaj la nokto, kiu diris:Embriigxis homo.

4 Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu gxin, Neniu lumo ekbrilu super gxi.

5 Mallumo kaj tomba ombro ekposedu gxin; Nubo gxin kovru; Eklipsoj de tago faru gxin terura.

6 Tiun nokton prenu mallumego; GXi ne alkalkuligxu al la tagoj de la jaro, GXi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.

7 Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu gxojkrio auxdigxu en gxi.

8 Malbenu gxin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.

9 Mallumigxu la steloj de gxia krepusko; GXi atendu lumon, kaj cxi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenrugxo gxi ne ekvidu;

10 Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.

11 Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senvivigxis post la eliro el la ventro?

12 Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi sucxu?

13 Mi nun kusxus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,

14 Kune kun la regxoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,

15 Aux kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per argxento;

16 Aux kiel abortitajxo kasxita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.

17 Tie la malpiuloj cxesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumigxis.

18 Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne auxdas la vocxon de premanto.

19 Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.

20 Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolcxan animon,

21 Kiuj atendas la morton, kaj gxi ne aperas, Kiuj elfosus gxin pli volonte ol trezorojn,

22 Kiuj ekgxojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?

23 Al la homo, kies vojo estas kasxita, Kaj antaux kiu Dio starigis barilon?

24 Antaux ol mi ekmangxas panon, mi devas gxemi, Kaj mia plorkriado versxigxas kiel akvo;

25 CXar terurajxo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.

26 Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.