Galatoj 1

Study

   

1 Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),

2 kaj cxiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:

3 Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

4 kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro;

5 al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

6 Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;

7 kiu ja ne estas alia, sed trovigxas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.

8 Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.

9 Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.

10 CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

11 CXar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke gxi ne estas laux homo.

12 CXar mi ne ricevis gxin de homo, kaj gxi ne estas instruita al mi krom per malkasxo de Jesuo Kristo.

13 CXar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin atakis;

14 kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.

15 Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,

16 por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:mi ne konsiligxis kun karno kaj sango,

17 kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

18 Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.

19 Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.

20 Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaux Dio, mi ne mensogas.

21 Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.

22 Kaj mi ankoraux estis vizagxe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo;

23 sed ili nur auxdis la jenon:Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;

24 kaj ili gloris Dion en mi.