Filemono 1

Study

   

1 Pauxlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,

2 kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arhxipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:

3 Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

4 Mi cxiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj pregxoj,

5 auxdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al cxiuj sanktuloj;

6 por ke la partoprenado en via fido farigxu energia per la sciigo de cxiu bonajxo, kiu estas en vi, por Kristo.

7 CXar mi tre gxojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis per vi, frato mia.

8 Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,

9 tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Pauxlo, maljunulo kaj nun ankaux malliberulo pro Kristo Jesuo;

10 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo,

11 kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi;

12 mi jxus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron;

13 lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataux vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio;

14 sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaux deviga, sed lauxvola.

15 CXar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por cxiam;

16 jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.

17 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem.

18 Se tamen li faris ian malhonestajxon, aux sxuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;

19 mi, Pauxlo, skribas per mia propra mano, mi gxin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte sxuldas al mi ecx vin mem.

20 Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refresxigu mian koron en Kristo.

21 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros ecx pli multe, ol kiom mi diras.

22 Sed krom tio pretigu por mi gastocxambron; cxar mi esperas, ke mi, laux viaj pregxoj, estos donita al vi.

23 Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo,

24 Marko, Aristarhxo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.

25 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.